Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 286 (2011-10-23)
[instru-german] ILEI-varbiloj, financoj

Karaj,

Kelkaj informoj, telegrafstile:

UEA en sia buĝeto 2012 dediĉis 6000 eŭrojn al la instrua laboro - kaj 10000 eŭr al informado. Tiuj sumoj estas la duoblo de la sumoj en 2011 kaj en pli fruaj jaroj. ILEI kompreneble arigos projektojn por la sekva jaro konforme al tio. La altigo venas sekve de proponoj en la komitato de UEA (en kiu ILEI aŭdigis sian voĉon), ke pli el la rimedoj de UEA dediĉiĝu al la realigo de ĝiaj kernaj celoj - ekzemple informado kaj instruado. La altigon permesis heredaĵo alveninta en 2011, do ni ne rajtas supozi, ke tiu sumo restos en postaj jaroj (tamen, ILEI pledos por tio!)

Urĝas pretigi varbilojn. Ni nun laboras pri du-lingva varbilo, unuavice por uzo en la Ĝenerala Kunsido de Unesko, okazonta oktobre. La varbilo havos tekston en unu nacia lingvo plus Esperanto. Ni celas pretigi ĝin en la ses lingvoj de UN, do la varbilo havos ses variantojn. Ni provos teni ĝin ĝenerala, por ke ĝi estu uzebla en aliaj rondoj, kaj siatempe ni invitos al sekcioj eldoni version en sia propra lingvo.

Alia varbilo rapide bezonata estas interna. Ĝi disiru kun numero 2 de Juna amiko, nun en aktiva preparo. Ĝi ne estos plenkolora; ĝi reklamos la nunajn tarifojn por membreco en ILEI kaj abonado de Juna amiko, kiuj validos por 2012 ĝis la jarfino. Do, tiu varbilo havos mallongan vivon, kaj ni petos al sekcioj aktive uzi ĝin por varbi frue membrojn por 2012. Poste, en 2012 ni pretigos pli longe uzeblan varbilon kun nur la novaj prezoj.

Kiel dirite, niaj ĉefaj streboj nun estas fermi la revuojn IPR3 kaj Juna amiko 2, kaj liveri rezultojn de nia simpozio. Evidente, milo da aliaj projektoj kaj taskoj survojas, sed pri tiuj alian fojon!

Kore

Stefan MacGill

Prezidanto, ILEI

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026